Kaj pensas jam, ke post la pord' li aŭdas
Iliajn paŝojn kaj ilian voĉon,
Atreo kun sovaĝa rido ĵetas 195
Nun antaŭ lin la kapojn de l' buĉitoj ...
Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas!
La suno ankaŭ tiel sin deturnis
Kaj fordirektis tiam sian ĉaron ...
Jen la prapatroj de l' pastrino via! 200
Kaj multon el la sorto de la viroj
Kaj el iliaj agoj furiozaj
Ankoraŭ kovras la malluma nokto,
Montrante nur krepuskon tremigantan.
TOAS.
Vi ankaŭ ilin kovru per silento! 205
Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru,
Per kia do miraklo vi elkreskis
El tiu trunk' sovaĝa?
IFIGENIO.
De Atreo
Unua fil' Agamemnono estis:
Li estas mia patro. Sed en li 210
Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras—
Modelon de la plej perfekta viro.
Al li kiel unuan amofrukton
Min naskis Klitemnestro, kaj post mi
Elektron. Kaj la reĝo regis pace, 215
Kaj la ripozon longe ne havitan
Ricevis nun la domo de Tantalo.
Por la feliĉo de l' gepatroj mankis
Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu
Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/24
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita