Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Deziro plenumiĝis kaj intere 220
De la fratinoj kreskis la fileto,
Oresto la amata, jen pretiĝis
Jam nova malfeliĉo por la domo.
Vi aŭdis ja pri la milito, kiu,
Por venĝi rabon de virin' plej bela, 225
La tutan forton de la grekaj princoj
Venigis sub la grandan urbon Trojo.
Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon
De sia venĝ' atingis,—mi ne aŭdis.
La tutan armearon de la grekoj 230
Kondukis mia patro. En Aŭlido
Atendis ili longe tute vane
Favoran venton, ĉar Dian' koleris
Ilian kondukanton, ŝi retenis
La rapidantajn grekojn kaj postulis 235
Per Kalĥas la filinon la plej aĝan
De l' reĝo. Tiam ili ruze logis
Min kune kun patrin' en la tendaron,
Al la altar' min tiris kaj oferis
Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam 240
Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi
La sangon mian, ŝi min save kovris
Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo
Post ŝajna morto mi min mem rekonis.
Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio, 245
Nepino de Atreo kaj filino
De l' reĝ' Agamemnono, la propraĵo
De la diino, antaŭ vi nun staras.

TOAS.

Ne pli por mi valoras reĝidino,