Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ankoraŭ murmuretas mian nomon,
Eksonu unu fojon ĝoja krio
Pri mi kiel pri novenaskitino
Kaj floroj gaje kronu la kolonojn?
Ho, se vi tien ŝipe min resendus, 280
Vi al ni ĉiuj donus novan vivon.

TOAS.

Nu, do reiru! Faru, kion diktas
Al vi la koro, ne obeu voĉon
De la prudento kaj konsilo! Estu
Virino tute, donu vin libere 285
Al la instinkto, kiu vin senbride
Sovaĝe pelas tien ĉi kaj tien!
Se en la brusto de virin' ekflamas
Deziro, tiam eĉ ligil' plej sankta
Ŝin ne detenas de l' trompanto, kiu 290
Ellogas ŝin el la fidelaj brakoj
De l' patro aŭ de la sindona edzo;
Sed se ne brulas flam' en ŝia brusto,
Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laboras
La ora lango de la admonado. 295

IFIGENIO.

Memoru, reĝo, vian noblan vorton!
Ĉu tiel vi repagas por konfido?
Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi.

TOAS.

Mi por surpriz' ne estis pretigita;
Sed ankaŭ tion devis mi atendi: 300
Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas.