IFIGENIO.
Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson!
La bataliloj de virin' ne estas
Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj
Ne estas ili certe. Kredu, reĝo, 305
Ke mi komprenas la feliĉon vian
Pli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konas
Vin mem nek min, vi tial opinias,
Ke ligo pli proksima al ni donus
Feliĉon. Tute plena de kuraĝo 310
Kaj de plej bona volo, vi postulas,
Ke mi nun cedu; tamen plej sincere
La diojn dankas mi, ke ili donis
Al mi la forton, por kontraŭbatali
La ligon, kiun ili ne aprobas. 315
TOAS.
Ne dioj, sed nur via kor' parolas.
IFIGENIO.
Per nia kor' parolas al ni ili.
TOAS.
Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi?
IFIGENIO.
Tra la venteg' la voĉo ne aŭdiĝas.
TOAS.
Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas? 320
IFIGENIO.
Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi!
Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/28
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita