Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

TOAS.

Ofico sankta kaj hereda rajto
De l' Jupitera tablo proksimigas
Vin al la dioj pli ol min, barbaron,
Infanon de la tero.

IFIGENIO.

                    Tiel punas 325
Vi min por la konfido ellogita!

TOAS.

Mi estas hom'; pli bone do ni finu!
La vorto mia restu: estu plue
Pastrino de l' diin' laŭ ŝia volo;
Sed mi pardonon petas de Diano, 330
Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis
De la antikvaj decaj oferdonoj.
Neniun fremdan prenas nia lando;
Laŭ mor' antikva lin atendas morto;
Nur vi per via ĉarma afableco, 335
En kiu mi per mia koro vidis
Jen amon do filino, jen la senton
De silentanta ĉarma fianĉino,—
Nur vi per sorĉa ligo min katenis,
Ke mi forgesis tute mian devon. 340
Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis,
Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradon
De la popol'. Nun ĉiuj laŭte krias,
Ke la frutempa mort' de mia filo
Pro mia kulpo venis. Mi ne volas 345
Nun plu pro vi reteni la amason,
Kriantan laŭte pri la oferdonoj.