Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO.

Pro mi neniam tion mi deziris.
La diojn ne komprenas, kiu pensas,
Ke ili amas sangon; li enmetas 350
En ilin sian propan kruelecon.
Ĉu min ne savis la diino mem?
Ŝi mian servon volis, ne la morton.

TOAS.

Ne decas por facilmovebla saĝo
Laŭ nia propra vol' komentarii 355
La sanktan tradicion. Vi plenumu
La devon vian, mi plenumos mian.
Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovis
Kaŝitajn en surbordaj la kavernoj
Kaj kiuj ne alportas al ni bonon, 360
En miaj manoj estas nun. En ili
Diino via havu nun denove
La longe jam mankantajn oferdonojn!
Mi ilin sendos; vi la servon konas.

IFIGENIO (sola).

Vi havas nubojn, ho savantino,
Por kovri senkulpajn persekutatojn
Kaj per la vento ilin forporti
De la fera kruela fatalo,
Trans la maron, trans multajn landojn 5
Ilin forporti, kien vi volas.
Vi estas saĝa, la estontaĵon
Kaj la pasintaĵon vi konas precize;