Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ORESTO. PILADO.


ORESTO.

Ni iras nun la vojon de la morto:
Animo mia grade trankviliĝas.
Mi Apolonon petis, li forigu
De mia flanko la teruran bandon
De l' venĝfantomoj, kaj en liaj vortoj 5
Misteraj tiam sentis mi promeson,
Ke trovos mi la helpon kaj la savon
En la sanktejo de fratino lia,
La regantino de la Taŭridanoj.
Ĝi plenumiĝas: tuta la mizero 10
Finiĝos nun kun mia vivo kune!
Al mi, al kiu dia mano premas
La koron kaj surdigas la spiriton,
Ja estas tiel ĝoje kaj facile
Adiaŭ diri al la lum' de l' suno! 15
Kaj se ne devas nepoj de Atreo
Kun kron' de venko fali en batalo,
Se mi, simile al prapatroj miaj,
Perei devas kiel oferbesto:
Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli bone 20
Ĉi tie morti antaŭ la altaro,
Ol en angulo malbenita, kie