Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mortigus nin parenco-insidanto.
Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi,
Vi, subteruloj, tiel avidantaj 25
La sangon, kiu ĉiun mian paŝon
Gutante signas! Lasu min ripozi,
Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos.
Nek min, nek vin la lum' de l' tago vidu,
Kaj la tapiŝo verda de la tero 30
Ne estu plu svarmejo por fantomoj.
Mi venos al vi tien sub la teron,
Kaj tie en senviva surda nokto
Egala sorto ĉiujn unuigos.
Nur vin, Pilad', senkulpa kamarado 35
De mia nigra sorto kaj malbeno,
Ho, kiel malvolonte mi kunprenas
En la funebran landon antaŭtempe!
Nur via vivo, via morto kaŭzas
Al mi ankoraŭ timon aŭ esperon. 40

PILADO.

Ne iras mi ankoraŭ kiel vi
Pasive en la regnon de la ombroj.
Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj
Konduki ŝajnas al la nigra nokto,
Mi penas nin traŝovi al la vivo. 45
Pri morto mi ne pensas; mi meditas
Ĉu eble iel helpos nin la dioj
Rimedon ian trovi por forkuro.
La morto—ĉu vi timas aŭ ne timas—
Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrino 50
Jam levos sian manon, por detranĉi
Al ni oferdediĉe niajn buklojn,