Saltu al enhavo

Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eĉ tiam via savo kaj la mia
Ne ĉesos esti mia sola penso.
Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo 55
Akcelas ni danĝeron. Apolono
Al ni promesis, ke en la sanktejo
De la fratin' atendas nin konsolo
Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj
Neniam estas vortoj de la dioj, 60
Kiel tre ofte pensas la prematoj.

ORESTO.

Al la malĝoj' de l' vivo la patrino
En infanec' min jam alkutimigis,
Kaj mi tiele kreskis, viva bildo
De mia patro, kaj la senparola 65
Rigardo mia ĉiam estis akra
Riproĉ' por ŝi kaj ŝia adultulo.
Tre ofte, kiam la fratin' Elektro
En la profunda parto de la ĉambro
Silente sidis antaŭ la kameno, 70
Mi min al ŝia brusto time premis
Kaj per okuloj grandaj kaj malĝojaj
Rigardis ŝin, plorantan dolorege!
Kaj tiam ŝi pri nia granda patro
Parolis multe. Kiel mi deziris 75
Lin tiam vidi, esti apud li!
Jen mi deziris flugi for al Trojo,
Jen mi deziris, ke al mi li venu ...
La tago venis ...

PILADO.

                  Nu, pri tiu horo
Babilu inferuloj en la nokto! 80