Nin rememoro pri pli bela tempo
Fortigu freŝe per heroaj faroj!
La dioj ja bezonas bonajn homojn
Por siaj planoj sur ĉi tiu tero;
Sendube vin ankoraŭ task' atendas; 85
Vin ili ja ne sendis kun la patro
Ĉe lia ir' malvola al la Orko.
ORESTO.
Ho, se mi lian baskon tiam kaptus
Kaj sekvus lin!
PILADO.
Nu, tiuj, kiuj vin
Konservis, ili zorgis ja pri mi; 90
Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tion
Mi eĉ prezenti ja al mi ne povas,
Ĉar de la temp' de mia infaneco
Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas
Kaj volas vivi. 95
ORESTO.
Ne rememorigu
Al mi la belajn tagojn, kiam dolĉe
En via dom' mi trovis rifuĝejon
Kaj via nobla patro tiel ame
Pri la duonmortinta floro zorgis,
Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutage 100
Saltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo,
Simile al la hela papilio
Ĉirkaŭe de mallumkolora floro,
Kaj la gajecon vian enverŝadis
En mian koron, kaj mi eĉ forgesis 105
Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/35
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita