Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mizeron mian, kaj en viglaj revoj
Junecon mian mi kun vi pasigis.

PILADO.

Vin ekaminte, mi komencis vivi.

ORESTO.

Ne vivi, sed suferi vi komencis.
Jes, tio estas la esenc' terura 110
De mia sorto, ke kvazaŭ pestulo
Doloron mi kaj morton en mi portas;
Ke se mi nur ektuŝas ian lokon.
Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ mi
Sur la vizaĝoj eĉ la plej florantaj 115
Aperas trajtoj de rampanta morto.

PILADO.

Mi certe la unua devus morti,
Se via spir' en si venenon portus.
Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estas
Ankoraŭ plena de kuraĝ' kaj ĝojo? 120
Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukas
Al grandaj faroj.

ORESTO.

                  Grandaj faroj? Jes,
Ni ilin iam vidis antaŭ ni!
En tiu tempo, kiam ni, ĉasante,
Kuradis tra la valoj kaj la montoj, 125
Kaj similante per la brust' kaj pugno
La grandan nian gentopatron, ni
Esperis, ke ni tiel persekutos