Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun glav' kaj bastonego ian monstron
Aŭ bandon da rabistoj; kiam ni 130
Vespere sidis ĉe la granda maro,
Nin apogante unu al alia,
Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludis
Kaj vasta staris antaŭ ni la mondo:
Ho, tiam certe ofte ni kaptadis 135
La glavon, kaj estontaj faroj svarmis
Ĉirkaŭe, kiel steloj en la nokto.

PILADO.

Sen lim' estas la faro, kiun volus
Plenumi la animo. Ĉiun agon
Ni volus fari tuj tiele grande 140
Laŭ la amplekso, kiun ĝi atingas,
Se multajn jarojn, tra generacioj
Kaj landoj, ĝin la buŝo de l' poetoj
Pligrandigante rulas. Bele sonas
La agoj de l' prapatroj, kiam ilin, 145
En la vespera ombro ripozante,
Junulo sorbas kun la ton' de harpo;
Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭ
Iliaj ne prezentis perfektaĵon.
Ni pelas ion, kio antaŭ ni 150
Rapide kuras, kaj ni ne atentas
La vojon, kiun iras niaj paŝoj.
La paŝojn de l' prapatroj kaj la signojn
De la surtera viv' ilia preskaŭ
Ni ne rimarkas, ĉiam ni nur celas 155
Ilian ombron, kiu disimile
Tre malproksime sidas kvazaŭ krono
Tre alte sur la pintoj de la montoj.