Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celas
Nur gloron inter la popol' akiri; 160
Sed vi, junulo, vi la diojn danku,
Ke ili tiel frue tiel multe
Per vi jam faris.

ORESTO.

                  Se al iu homo
La dioj donis la ĝojigan sorton
Forigi malfeliĉon de la siaj, 165
Grandigi sian regnon, fortikigi
La limojn, aŭ malnovajn malamikojn
Faligi aŭ forpeli,—tiam li
La diojn danku, ĉar al li la dioj
Plej grandan ĝojon en la vivo donis; 170
Sed min la dioj faris ja buĉisto,
Devigis min mortigi mian propran
Patrinon, kiun tamen mi adoris;
Kaj venĝe por la ago malhonora
Min abomene ili ruinigis. 175
La domon de Tantalo ili juĝas,
Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas
Ricevi morton pian aŭ honoran.

PILADO.

Neniam pro la krimoj de la patroj
La dioj faras venĝon sur la filo; 180
Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu mem
Por sia far' ricevas rekompencon.
Nur beno herediĝas, ne malbeno.

ORESTO.

Ne beno ja kondukis nin ĉi tien.