Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

PILADO.

Sed la decido de la altaj dioj. 185

ORESTO.

Ilia do decido nin mortigas.

PILADO.

Plenumu la ordonon kaj atendu!
Se la fratinon vi al Apolono
Alportos kaj se ambaŭ kune loĝos
En Delfoj, sub konstanta adorado 190
De nobla gento, tiam por ĉi tio
La alta paro certe vin favoros
Kaj savos vin de la inferulinoj.
Jam en ĉi tiu sankta arbareto
Ja ne kuraĝas ili ekaperi. 195

ORESTO.

Almenaŭ morton havos mi trankvilan.

PILADO.

Sed mi alie pensas. Mi kunligis
La pasintaĵon kun la estontaĵo
Kaj ne mallerte solvis la misteron.
Tre povas esti, ke jam antaŭ longe 200
La dioj pri la granda far' decidis.
Diano certe volas forsaviĝi
De la sovaĝa bordo de l' barbaroj
Kaj de iliaj sangaj homoferoj;
Ni estas elektitaj, por plenumi 205
La belan faron, kaj jam nun mirinde
Ni estas devigitaj tion fari.