ORESTO.
Vi lerte interplektas la decidojn
De l' dioj kun la propraj viaj voloj.
PILADO.
Nu, kion do valoras homa saĝo, 210
Se ĝi ne penas lerte trapenetri
La volon de la dioj? Pezan ŝarĝon
Surmetas dioj sur la noblan homon,
Se li tro multe pekis, kaj por li
Destinas ili taskon, kiu ŝajnas 215
Al simplaj homoj tute ne solvebla.
Sed la heroo venkas, kaj pentfare
Li faras tiajn servojn, ke la mondo
Estonte lin adoras.
ORESTO.
Se la sorto
Al mi destinis vivi kaj agadi, 220
Ho, tiam iu dio liberigu
La frunton mian de l' kapturno, kiu
Sur glita, patrinsange makulita
Vojeto min al la mortintoj tiras;
Kompate li sekigu tiun fonton, 225
Per kiu el la vundoj de l' patrino
Konstante sur min ŝprucas la malbeno!
PILADO.
Atendu pli trankvile! La malbonon
Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas
Sur vin de la furioj la oficon. 230
Min lasu primediti, vi silentu!
Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/40
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita