Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nur poste, bezonante por la ago
La fortojn kunigitajn, mi vin vokos,
Kaj kun kuraĝ' prudenta tiam ambaŭ
Alpaŝos ni al la efektivigo. 235

ORESTO.

Parolo de Uliso.

PILADO.

                 Vi ne moku!
Jes, ĉiu devas mem al si elekti
Heroon imitotan, se li volas
Atingi la Olimpon. Mi konfesas,
Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento 240
Makulas viron, kiu sin dediĉis
Al plenumado de kuraĝaj faroj.

ORESTO.

Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman.

PILADO.

Ne petis tial mi de vi konsilon.
Jam unu paŝon faris mi. Jam multe 245
Da scioj mi ellogis de l' gardistoj.
Mi scias jam, ke fremda, disimila
Virin' katenas tiun sangan leĝon;
Nur puran koron, preĝon, odorfumon
Al dioj ŝi oferas. Ŝian koron 250
Tre multe oni laŭdas; oni pensas,
Ke ŝi devenas de amazoninoj,