Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tio
Evitu ian grandan malfeliĉon.

ORESTO.

Videble nun potenco ŝia luma 255
La forton perdis pro la proksimeco
De la krimulo, kiun la malbeno
Ĉirkaŭas, kiel vasta nigra nokto.
La pia sangavido liberigas
De la katenoj la antikvan moron, 260
Por nin nun pereigi. La sovaĝa
Spirito de la reĝo nin mortigos;
Se li koleras, tiam nin virino
Ne povas savi.

PILADO.

               Bone al ni estas,
Ke de virin' dependas nia sorto! 265
Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigas
Spiriton sian al la krueleco,
Kaj fine li eĉ leĝon al si faras
El tio, kion mem li abomenas,
Kaj la kutimo faras lin malmola 270
Kaj eĉ nerekonebla. Sed virino
Obstine ĉiam sekvas sian senton,
Kaj en la bono kaj en la malbono
Ŝi estas pli fidebla ... Ts! ŝi venas!
Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj 275
Eldiri niajn nomojn aŭ konfidi
Al ŝi tro nesingarde nian sorton.
Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdeziros
Kun vi paroli, mi kun vi parolos.