Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO. PILADO.


IFIGENIO.

Fremdulo, diru, kiu kaj el kie
Vi estas. Mi vin trovas pli simila
Al greko, ol al skito.
  (Ŝi deprenas liajn ĉenojn.)
                       Tre danĝera
La libereco estas, kiun mi
Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj 5
Deturnu tion, kio vin minacas!

PILADO.

Ho, dolĉa voĉo! Agrablega sono
De l' hejma lingvo en la fremda lando!
La bluajn montojn de l' haven' patruja
Mi, la kaptito, vidas nun denove 10
Kun ĝojo antaŭ la okuloj miaj.
Ho jes, ho jes, mi ankaŭ estas greko!
Mi por momento tute ja forgesis,
Kiome mi bezonas vin, mi glutis
Per la okul' ĉielan la aperon. 15
Ho, se decido de pli alta forto
Ne ŝlosas vian buŝon, diru, diru,
El kiu el la grekaj niaj gentoj
Vi, dia ido, havas la devenon.

IFIGENIO.

Pastrino, kiun la diino mem 20
Por si elektis kaj al si dediĉis,