Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Parolas nun kun vi; ĉi tio devas
Al vi sufiĉi. Diru al mi, kiu
Vi estas, kia sorto malfeliĉa
Kun la kunul' vin tion ĉi venigis. 25

PILADO.

Facile mi rakonti al vi povas
La sorton, kiu pelas nin kruele.
Ho, se kun tia sama facileco
Vi povus nin ĝojigi per espero!
El Kret' ni estas, filoj de Adrasto: 30
Mi, la plej juna, nomas min Kefalo,
Li, la plej aĝa, estas Laodamas.
Kaj meze inter ni ankoraŭ estis
Alia frato, kruda kaj sovaĝa,
Kaj tiu jam en la infanaj ludoj 35
Ne lasis al ni pacon kaj konsenton.
Dum nia patro antaŭ Troj' batalis,
Kviete ni sekvadis la patrinon;
Sed kiam li kun riĉa hav' revenis
Kaj baldaŭ poste mortis, la disputo 40
Pri regno kaj heredo tuj disigis
La fratojn. Mi min tenis sur la flanko
De la plej aĝa. Tiu ĉi mortigis
La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo
Lin la furioj pelas senripoze. 45
Sed al ĉi tiu senkultura bordo
Nin sendis Apolono kun espero.
En la sanktejo de l' fratino sia
Ordonis li al ni atendi helpon.
Nin oni kaptis kaj al vi venigis 50
Por oferfaro. Tion vi jam scias.