Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO.

Ĉu Trojo falis? Ho, karul', certigu!

PILADO.

Ĝi falis, jes. Kaj vi al ni certigu
La savon! Rapidigu vi la helpon,
De l' dio promesitan! Ekkompatu 55
Vi mian fraton! Diru al li baldaŭ
Bonkoran vorton! Tamen parolante
Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas;
Ĉar ĝojo kaj dolor' kaj rememoro
Facile lian tutan internaĵon 60
Ekskuas tro danĝere; tiam baldaŭ
Frenezo febroforma lin atakas,
Animo lia bela kaj libera
Fariĝas tiam havo de l' furioj.

IFIGENIO.

Kiome ajn vi estas malfeliĉa, 65
Mi vin petegas, ĉion vi forgesu,
Ĝis vi sopiron mian kontentigos.

PILADO.

La alta urbo, kiu tra dek jaroj
La tutan grekan forton kontraŭstaris,
Prezentas nun ruinojn, kaj neniam 70
Ĝi releviĝos. Tamen multaj tomboj
De la plej bonaj grekoj nin devigas
Memori tiun bordon de l' barbaroj.
Aĥilo falis, kaj amiko lia ...

IFIGENIO.

Ho, diaj bildoj, vi fariĝis polvo! 75