Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

PILADO.

Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso
Jam la patrujan sunon ne revidis.

IFIGENIO (al si mem).

Pri mia patro li nenion diras
Kaj lin ne nomas inter la falintoj.
Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos! 80
Ho, mia kor', esperu, mia koro!

PILADO.

Feliĉaj tamen estas tiuj miloj,
Kiuj la morton trovis en batalo!
Ĉar por la revenintoj dia mano
Preparis ne triumfon, sed teruron 85
Kaj tre malĝojan finon. Ĉu la voĉo
De l' homoj ne atingas vin? Ĉar kien
Ĝi nur atingi povas, ĝi disportas
La famon pri l' fariĝoj plej teruraj.
Ĉu la mizero do, kiu plenigas 90
Per ĝemoj ne ĉesantaj la palacon
Mikenan, al vi estas nekonata?
Kun helpo de Egisto tre perfide
Mortigis Klitemnestro sian edzon
Tuj en la tago, kiam li revenis!... 95
Ha, vi adoras tiun reĝan domon!
Mi vidas, via brusto vane penas
Impreson la teruran en si kaŝi.
Ĉu estas vi filino de amiko?
Ĉu vi naskiĝis en najbara urbo? 100
Ne kaŝu, ne koleru, ke l' unua
Teruron tiun mi al vi raportas.