Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO.

Ho diru, ho rakontu la detalojn
De la terura faro!

PILADO.

                   En la tago
De la reveno, kiam, sin baninte, 105
La reĝo volis preni sian veston
Konfide el la manoj de l' edzino,
La krimulino tiam sur lin ĵetis
Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan;
Kaj dum li vane penis el la reto 110
Sin liberigi, perfidul' Egisto
Mortigis lin, kaj tiu granda princo
Kovrita iris al la malvivuloj.

IFIGENIO.

Kaj kian pagon la kunul' ricevis?

PILADO.

Kun regno liton, kion li jam havis. 115

IFIGENIO.

Volupto do ŝin pelis al la krimo?

PILADO.

Kaj forta sento de malnova venĝo.

IFIGENIO.

Per kio do la reĝo ŝin ofendis?