Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

PILADO.

Per peza faro, kiu ŝin pravigus,
Se nur mortigo estus pravigebla. 120
Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam
Diino per kontraŭblovantaj ventoj
Malhelpis forveturon de la grekoj,
Li tiam senkompate sian propran
Filinon la plej aĝan alkondukis 125
Al la altaro de Dian', kaj ŝin
Pro bon' de l' grekoj oni tiam buĉis.
Kaj tio en la koron de l' patrino
Enpremis tiel forte la malamon,
Ke ŝi facile cedis al Egisto 130
Kaj sian edzon ĵetis en pereon.

IFIGENIO (sin kovrante).

Sufiĉe! Nun vi baldaŭ min revidos.

PILADO (sola).

La sort' de l' reĝa domo ŝin videble
Profunde tuŝas. Kiu ajn ŝi estas,
Ŝi tute certe mem la reĝon konis. 135
Feliĉe do por ni, el alta domo
Ĉi tien oni vendis ŝin. Ho koro,
Ne batu tiel forte! Al la stelo,
De la espero, kiu ekbriletis,
Ni remu do kuraĝe kaj prudente! 140