Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO (sola).

De la parol' de tiu viro nun
En plej malĝusta tempo mia koro
Subite returniĝis. Mi ektimas!
Ĉar kiel ondoj en potenca kresko
La rokojn superverŝas, kiuj staras 5
Ĉe l' bordo en la sablo, tiel fluo
De ĝojo mian koron tute kovris.
Mi en la brakoj tenis neeblaĵon.
Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo
Kviete min ĉirkaŭas, de la tero 10
Min levas kaj min dolĉe endormigas,
Simile kiel tiam, kiam min
La brako de l' diin' savante kaptis.
La fraton mian kaptis mia koro
Per sia tuta forto; mi aŭskultis 15
Nur la konsilon de l' amiko lia;
Nur ilin savi estis la enhavo
De miaj pensoj. Kiel la ŝipano
Volonte sin deturnas de la rifoj
De negastama kaj dezerta lando, 20
Mi tiel de Taŭrido min deturnis.
Sed nun la voĉo de l' fidela viro
Min ree vekis, min rememorigis,
Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn.
Duoble abomena nun fariĝas 25
Por mi la trompo. Ho, animo mia,
Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas
Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron
De la soleco devas vi forlasi!