Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO.

Jes, kara viro; sed vi min insultos.
Mi sentas jam silentan la riproĉon! 45
Sendito de la reĝo al mi venis,
Kaj kion vi al mi instruis, tion
Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis
Tre mirigita, kaj li tre insistis,
Ke pri l' malofta la ceremonio 50
Raporton oni faru al la reĝo
Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun
Atendas la revenon de l' sendito.

PILADO.

Ho, ve al ni! Renovigita flugas
Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj! 55
Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe
Per rajtoj de pastrino?

IFIGENIO.

                        Mi neniam
Kovrilon faris el la pastra rajto.

PILADO.

Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,
Vi pereigos. Kial mi ne pensis 60
Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis
Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!

IFIGENIO.

Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,
Mi tion sentas; tamen mi ne povis
Rifuzi al la vir', kiu postulis 65