Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De ĝiaj estingitaj fajrolokoj
La patraj dioj ĝoje releviĝu
Kaj bela fajro lumu nun denove
Por ili. Via mano la unua
Por ili ŝutos el la oraj vazoj 100
Incenson. Trans la sojlon vi enportos
Denove savon, ĝojon, novan vivon,
Kaj la malbenon vi malaperigos,
Kaj vian familion vi ornamos
Per novaj, freŝaj floroj de la vivo. 105

IFIGENIO.

Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,
Tuj mia kor', trafita de l' radio
De viaj vortoj, turnas sin feliĉe
Al dolĉa la konsolo, kiel floro
Sin turnas al la suno. Kian ĝojon 110
Alportas firmaj vortoj de amiko
Apudestanta! tiuj vortoj havas
Ĉielan forton, dum solulo falas
Sub ŝarĝ' de sia propra meditado!
Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas 115
Nur malfacile kaj tre malrapide
La pensoj kaj decidoj, sed alesto
De kara homo ilin tre facile
Disvolvas.

PILADO.

           Nun adiaŭ! Mi rapidos
Nun trankviligi la amikojn, kiuj 120
Atendas sopirante. Poste baldaŭ
Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita
En arbetaĵ' de roko, mi atendos