Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La makulitan domon senpekigos?
Apenaŭ mia frat' en miaj brakoj
De sufereg' mirakle resaniĝas,
Apenaŭ longe sopirita ŝipo
Alproksimiĝas, por min forkonduki 20
Al la haveno de la hejma lando,—
La surda neceseco sur min metas
Per fera mano jam duoblan krimon:
Forrabi sanktan, al mi konfiditan
Kaj adoratan bildon kaj samtempe 25
Fripone trompi viron, kiu zorgis
Pri mia vivo kaj pri mia sorto.
Ho, mi jam timas, ke en mia koro
Ekĝermi iam povas abomeno,
Ke la malam' profunda de l' titanoj 30
Rilate al la dioj de Olimpo
Jam ankaŭ mian delikatan bruston
Ekkaptus per ungegoj de vulturo!
Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu
En la animo mia vian bildon! 35
En la oreloj la malnova kanto,
Jam forgesita, nun al mi resonas,
La kanto, kiun kantis kun teruro
La Parkoj, kiam de la ora seĝo
Tantalo falis. Ili mem suferis 40
Kun la amiko. En ilia brusto
Ventego bruis, kaj terura estis
Ilia kanto. En la infaneco
Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;
Mi bone ĝin memoras. 45

  Ho, gento de homoj,
Vi timu la diojn,