Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La trajtoj de l' avo
Jam ilin incitas.

  Tiel kantis la Parkoj; 80
Kaj la ekzilito
En noktaj kavernoj
Aŭskultas la kanton
Kaj, pri la infanoj
Kaj nepoj pensante, 85
Balancas la kapon.