Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

movon, kvazaŭ li volus ekfajfi, aŭ elparoli: «Jen vi havas!» Post li Korobkin, turninte sin al la rigardantoj kun fermetita okulo kaj satira aludo pri la urbestro; post li, ĉe la bordo, Dobĉinskij kaj Bobĉinskij kun reciproke aldirektita movo de la manoj kaj malfermitaj buŝoj kaj reciproke sin rigardante per larĝe malfermitaj okuloj. La ceteraj gastoj restas simple kiel kolonoj. Preskaŭ unu kaj duonon da minutoj la rigidiĝinta grupo konservas sian situacion.

(La kurteno falas.)