Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ammos Fjodoroviĉ. — Ŝmiristoj malbenitaj!

Luka Lukiĉ. — Noktoĉapoj!

Artemij Filippoviĉ. — Nazofluuloj mallongventraj! (ĉiuj ĉirkaŭas ilin.)

Bobĉinskij. — Per Dio, ĝi ne estis mi, ĝi estis Pjotr Ivanoviĉ.

Dobĉinskij. — He, ne Pjotr Ivanoviĉ, vi ja la unua tion...

Bobĉinskij. — Nu, ne; la unua estis vi.

Lasta sceno.
La SAMAJ kaj ĜENDARMO.

Ĝendarmo. — Oficisto el Peterburgo, kiu alveturis laŭ imperiestra ordono, postulas, ke vi tuj venu al li. Li enloĝiĝis en la hotelo. (La elparolitaj vortoj frapas ĉiujn kiel tondro. Sono de surpriziĝo elflugas ĥore el la buŝoj de la sinjorinoj; la tuta grupo, subite ŝanĝinte la situacion, restas kvazaŭ ŝtonigita.)

Muta sceno.

La urbestro en la mezo, en formo de kolono, kun etenditaj brakoj kaj kun kapo klinita malantaŭen. Dekstre de li lia edzino kaj filino ekmovinte al li sian tutan korpon; post ili la poŝtestro, ricevinte la formon de demanda signo, turnita al la rigardantoj; post li Luka Lukiĉ, konfuzegita en plej senkulpa maniero; post li, ĉe la bordo de la scenejo, tri sinjorinoj, gastinoj, apogiĝinte unu al alia kun la plej satira vizaĝesprimo, rilatanta rekte al la familio de la urbestro. Maldekstre de la urbestro: Zemlanika, klininte la kapon iom flanken, kvazaŭ li ion aŭskultas; post li la juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko kaj farinte per la lipoj tian