Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— troviĝos plumknaristo, paperŝmiristo, kiu eĉ en komedion vin enmetos. Jen tio estas dolora! Li ne indulgos vian rangon nek oficon, kaj ĉiuj nudigos la dentojn kaj aplaŭdos. Kion vi ridas? Pri vi mem vi ridas! He, vi! ... (De kolero li batas per la piedoj la plankon.) Mi ĉiujn tiujn paperŝmiristojn ... Hu, plumknaristoj, liberaluloj malbenitaj! Semo de la diablo! Mi ligus vin ĉiujn en unu pakon, mi frotus vin ĉiujn al faruno kaj al la diablo mi donus vin ĉiujn por subŝtofo! En lian ĉapon mi ŝutus vin, tien! ... (Li skuas la pugnon kaj batas per la kalkanumo la plankon. Post kelka silento:) Ĝis nun mi ne povas reveni al normala stato. Jen, efektive, se Dio volas iun puni, li antaŭe forprenas de li la saĝon. Nu, kio en tiu ventkapulo estas simila al revizoro? Nenio estis! Ne estis simple eĉ duonfingro da simileco — kaj subite ĉiuj ekkriis: revizoro! revizoro! Nu, kiu la unua ektrumpetis, ke li estas revizoro? Respondu!

Artemij Filippoviĉ, dispuŝante la brakojn. — Kiel ĝi fariĝis — eĉ se vi mortigos min, mi ne povus klarigi. Kvazaŭ ia nebulo atakis, diablo konfuzis.

Ammos Fjodoroviĉ. — Kiu eltrumpetis? Jen, kiu eltrumpetis: tiuj ĉi bravuloj (Montras Dobĉinskij-n kaj Bobĉinskij-n.)

Bobĉinskij. — Per Dio, ne mi! mi eĉ ne intencis...

Dobĉinskij. — Mi nenion, tute nenion...

Artemij Filippoviĉ. — Kompreneble, vi.

Luka Lukiĉ. — Sendube. Ili alkuris el la hotelo kiel frenezuloj: «Li alveturis, li alveturis, kaj monon li ne pagas...» Ili trovis gravan birdon!

Urbestro. — Kompreneble, vi! ĉikanistoj de la urbo, mensogistoj malbenitaj!

Artemij Filippoviĉ. — Diablo vin prenu kun via revizoro kaj viaj rakontoj.

Urbestro. — Vi nur kuradas tra la urbo kaj konfuzas ĉiujn, vi, krakiloj malbenitaj. Malverajn famojn vi semas, pigoj mallongvostaj.