Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli ... Revenigu, revenigu lin! (Svingas la manon.)

Poŝtestro. — Kiel revenigi! Ĝuste al la malfeliĉo oni ordonis al la administranto doni la plej bonan ĉevaltrion; la diablo min puŝis doni ordonojn eĉ por la plua vojo.

Edzino de Korobkin. — Jen efektive, jen senekzempla konfuzo!

Ammos Fjodoroviĉ. — Tamen, diabloj ĝin prenu, sinjoroj! Li prenis de mi prunte tricent rublojn.

Artemij Filippoviĉ. — De mi ankaŭ tricent rublojn.

Poŝtestro, ĝemas. — Ho! ankaŭ de mi tricent rublojn.

Bobĉinskij. — De mi kune kun Pjotr Ivanoviĉ sesdek-kvin per banknotoj, jes, sinjoroj.

Ammos Fjodoroviĉ, embarase disŝovas la brakojn. — Kiel do, sinjoroj? Kiel do, efektive, ni tiel enfalis?

Urbestro, batas sin en la frunton. — Kiamaniere mi ... ne, kiamaniere mi, maljuna malsaĝulo...? Mi perdis, malsaĝa ŝafo, mian tutan saĝon! ... Tridek jarojn mi estas en la servado; neniu komercisto, neniu entreprenisto povis min trompi; friponojn plej friponajn mi trompadis, ruzulojn kaj kanajlojn tiajn, kiuj la tutan mondon povus priŝteli, mi kaptadis sur hokon. Tri guberniestrojn mi trompis! ... Kion mi diras, guberniestrojn! (Svingas la manon.) Eĉ ne valoras paroli pri guberniestroj...

Anna Andrejevna. — Sed ĝi ne povas esti, Antoĉjo; li fianĉiĝis kun Manjo ...

Urbestro, kolere. — Fianĉiĝis! Figo kun butero, jen estos al vi fianĉiĝo! Ŝovas sin al mi en la okulojn kun fianĉiĝo! ... (Furioze.) Jen, rigardu, rigardu, la tuta mondo, la tuta kristanaro, ĉiuj rigardu, kiel azenigita estas la urbestro! Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan kanajlon! (Minacas al si mem per la pugno.) He, vi, diknazulo! Ŝtopileton, ĉifonon li prenis por grava homo! Jen li nun tra la tuta vojo tintas per sonorileto! Tra la tuta mondo li disportos la historion. Ne sufiĉe ke vi fariĝos objekto de mokado