Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Artemij Filippoviĉ, al la rigardantoj. — Eĉ ne sprite! Porko en noktoĉapo! Kiel do porko povas esti en noktoĉapo?

Korobkin, legante plue. — «La inspektoro de lernejoj tute malbonodoras per bulbo.»

Luka Lukiĉ, al la rigardantoj. — Por Dio, eĉ neniam mi prenis bulbon en la buŝon.

Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. — Dank' al Dio, almenaŭ pri mi nenio estas dirita!

Korobkin, legas. — «La juĝisto...»

Ammos Fjodoroviĉ. — Jen vi havas! (Laŭte.) Sinjoroj, mi pensas, ke la letero estas longa. Kaj kiun diablon ni en ĝi bezonas: legi tian abomenaĵon!

Luka Lukiĉ. — Ne!

Poŝtestro. — Ne, legu!

Artemij Filippoviĉ. — Ne, vi devas legi!

Korobkin, daŭrigas. — «La juĝisto Ljapkin-Tjapkin estas en plej alta grado movetono...» (Haltas.) Kredeble franca vorto.

Ammos Fjodoroviĉ. — Diablo ĝin scias, kion ĝi signifas! Ankoraŭ bone, se nur fripono; povas esti, ke eĉ io pli malbona.

Korobkin, legante plue. — «Cetere, ili estas homoj gastamaj kaj bonkoraj. Adiaŭ, mia koro Trjapiĉkin. Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo. Enue estas, mia kara, tiel vivi, oni volas fine ian nutraĵon por la animo. Mi vidas, mi devas efektive okupi min per io alta. Skribu al mi en la Saratovan gubernion, kaj de tie en la vilaĝon Podkatilovka.» (Li turnas la leteron kaj legas la adreson.) «Al lia moŝto, sinjoro Ivan Vasiljeviĉ Trjapiĉkin, en Sankt-Peterburgo, strato Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep, en la korto, tria etaĝo, dekstre.»

Unu el la sinjorinoj. — Kia skandalo neatendita!

Urbestro. — Jen, kiam li buĉis, efektive buĉis! Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur