Urbestro. — Ho! diablo ĝin prenu! Oni devas ankoraŭ ripeti! kvazaŭ ĝi sen tio jam tie ne starus.
Poŝtestro, legante plue. — Hm ... hm ... hm ... «maljuna ĉevalo. — La poŝtestro estas ankaŭ bona homo ...» (Ĉesante legi.) Nu, tie ĉi li ankaŭ pri mi malkonvene sin esprimis.
Urbestro. — Ne, legu!
Poŝtestro. — Sed por kio do?
Urbestro. — Ne, diablo ĝin prenu, kiam oni komencis jam legi, tiam, oni legu! Legu ĉion!
Artemij Filippoviĉ. — Permesu, mi legos. (Li surmetas okulvitrojn kaj legas.) «La poŝtestro estas vera portreto de la departementa pordisto Miĥejev; kredeble li, kanajlo, ankaŭ drinkas brandon.»
Poŝtestro, al la rigardantoj. — Nu, sentaŭga bubo, kiun oni devas vergi: nenio pli!
Artemij Filippoviĉ, legante plue. — «La kuratoro de kaduku ... i ... i ... i (Balbutas.)
Korobkin. — Kial do vi haltis?
Artemij Filippoviĉ. — Nu, nelegeble skribite ... cetere oni vidas, ke sentaŭgulo.
Korobkin. — Donu al mi! Mi pensas, ke miaj okuloj estas pli bonaj. (Li prenas la leteron.)
Artemij Filippoviĉ, ne donante la leteron. — Ne, tiun ĉi lokon oni povas forlasi, poste ĉio estas jam legebla.
Korobkin. — Sed permesu, mi jam scias.
Artemij Filippoviĉ. — Tralegi mi eĉ mem povus: plue efektive ĉio estas bone legebla.
Poŝtestro. — Ne, ĉion legu! antaŭe oni ja ĉion legis.
Ĉiuj. — Fordonu, Artemij Filippoviĉ, fordonu la leteron! (Al Korobkin.) legu.
Artemij Filippoviĉ. — Tuj. (Fordonas la leteron.) Jen, mi petas ... (Kovras per la fingro.) Jen de tie ĉi legu. (Ĉiuj atakas lin.)
Poŝtestro. — Legu, legu! Sensencaĵo, ĉion legu!
Korobkin, legas. — «La kuratoro de kadukulejoj Zemlanika — tute kiel porko en la noktoĉapo.»