Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Siberio estas malproksima. Jen, pli bone mi legos al vi, sinjoroj, vi permesas legi la leteron?

Ĉiuj. — Legu, legu!

Poŝtestro, legas. — «Ni rapidas raporti al vi, mia kara Trjapiĉkin, kiaj mirindaĵoj al mi fariĝas. En la vojo tute senmonigis min infanteria kapitano, tiel, ke la hotelmastro volis jam meti min en malliberejon; subite, laŭ mia peterburga fizionomio kaj laŭ miaj vestoj, la tuta urbo prenis min por general-gubernatoro. Kaj mi loĝas nun ĉe la urbestro, ĝuas bonan vivon, amindumas senlime lian edzinon kaj filinon; mi nur ne decidis ankoraŭ, de kiu el ili mi devas komenci, — mi pensas, ke mi komencos de la patrino, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi estas tuj preta por ĉiuj komplezoj. Ĉu vi memoras, kiel ni kune suferis mizeron, tagmanĝadis per friponaĵoj, kaj kiel unu fojon la sukeraĵisto kaptis min per la kolumo pro la kuketoj, kiujn mi formanĝis je la kalkulo de la enspezoj de la angla reĝo? Nun estas tute alia afero. Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas. Teruraj originaloj! Vi mortus de ridado. Mi scias, ke vi skribas iafoje artikoletojn, — enmetu ilin en vian literaturon. Unue: la urbestro — malsaĝa kiel maljuna ĉevalo ...»

Urbestro. — Ne povas esti! ĝi tie ne estas!

Poŝtestro, montras la leteron. — Legu mem.

Urbestro, legas. — «Kiel maljuna ĉevalo.» — Ne povas esti! Vi mem tion ĉi skribis.

Poŝtestro. — Kial do mi skribus?

Artemij Filippoviĉ. — Legu!

Luka Lukiĉ. — Legu!

Poŝtestro: legas plue. — «La urbestro — malsaĝa, kiel maljuna ĉevalo ...»