Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poŝtestro. — Nu, el lia propra letero. Oni alportis al mi al la poŝto leteron. Mi ekrigardis la adreson kaj mi vidas: «en la straton Poŝtoficejan.» Mi preskaŭ svenis de konsterniĝo. «Nu, — mi ekpensis en mi, — certe li trovis malordon en la poŝta parto kaj li nun raportas al la estraro.» Mi prenis kaj dissigelis.

Urbestro. — Kiel do vi ...?

Poŝtestro. — Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis. Jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per ekspreso, sed tia scivolo min atakis, kian mi ankoraŭ neniam sentis. Mi ne povas, ne povas, mi sentas, ke mi ne povas! Ĝi tiras min, simple min tiras! En unu orelo mi kvazaŭ aŭdas: «He, ne dissigelu, vi pereos kiel kokino», kaj en la dua orelo kvazaŭ ia demono murmuras: «Dissigelu, dissigelu, dissigelu!» Kaj kiam mi ekprenis la sigelvakson — fajro ekkuris tra miaj membroj, kaj kiam mi dissigelis — mi eksentis froston, veran froston. La manoj tremas kaj ĉio nebuliĝis antaŭ miaj okuloj.

Urbestro. — Sed kiel do vi permesis al vi dissigeli la leteron de tia rajtigita persono.

Poŝtestro. — Tio ja estas la tuta afero, ke li ne estas rajtigita kaj li ne estas persono!

Urbestro. — Kio do li estas laŭ via opinio?

Poŝtestro. — Nek io nek alio; diablo scias, kio!

Urbestro, flamiĝe. — Kiel nek io nek alio? Kiel vi kuraĝas nomi lin nek io nek alio kaj eĉ ankoraŭ diablo scias kio? Mi vin arestigos ...

Poŝtestro,— Kiu? Vi?

Urbestro. — Jes, mi!

Poŝtestro. — Por tio ĉi viaj manoj estas tro mallongaj.

Urbestro. — Ĉu vi scias, ke li edziĝas kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi forsendigos rekte en Siberion?

Poŝtestro. — He, Anton Antonoviĉ! Kial paroli pri Siberio?