Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al bovino! Nu, ne, ĝis tio estas ankoraŭ malproksime. Tie ĉi estas pli gravaj ol vi, kaj tamen ili ĝis nun ankoraŭ ne estas generaloj.

Artemij Filippoviĉ, al si mem. — Vidu lin, diablo lin prenu, li jam eĉ al generaleco sin puŝas! Kiu scias, eble li efektive ankoraŭ fariĝos generalo. Fierecon, diablo lin prenu, li ja havas sufiĉe. (Al la urbestro.) Tiam, Anton Antonoviĉ, ankaŭ nin ne forgesu.

Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj se io okazos, ekzemple ia bezono en la aferoj, ne rifuzu al ni vian protektadon!

Korobkin. — En la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la ĉefurbo, por ke li estu utila al la regno; tiam estu bona, komplezu al li per via protektado, anstataŭ patro al la orfo.

Urbestro. — Mi estas preta, de mia flanko mi volonte penos.

Anna Andrejevna. — Vi, Antoĉjo, ĉiam rapidas kun la promesoj. Unue, vi tute ne havos tempon, por pensi pri ĉi tio. Kaj kiel oni povas kaj por kio oni devas ŝarĝi sin per tiaj promesoj?

Urbestro. — Kial do, mia koro? Iafoje oni povas.

Anna Andrejevna. — Kompreneble, iafoje oni povas, sed ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon.

Edzino de Korobkin. — Vi aŭdis, kiel ŝi nun traktas?

Gastino. — Jes, ŝi ĉiam estis tia; mi ŝin konas: se vi sidigos ŝin al la tablo, ŝi tuj ankaŭ la piedojn...

Sceno VIII.
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO, enkuras rapidege kun dissigelita letero en la mano.

Poŝtestro. — Mirinda afero, sinjoroj! La oficisto, kiun ni prenis por revizoro, estis ne revizoro.

Ĉiuj. — Kiel, ne revizoro?

Poŝtestro. — Tute ne revizoro, — mi eksciis tion ĉi el letero.

Urbestro. — Kion, kion vi diras? El kiu letero?