Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Urbestro. — Ne, ne pri hundoj mi nun pensas.

Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo.

Edzino de Korobkin. — Ha, Anna Andrejevna, kiel mi ĝojas pri via feliĉo! vi ne povas prezenti al vi!

Korobkin. — Kie do, permesu demandi, troviĝas nun la eminenta gasto? Mi aŭdis, ke li pro io forveturis.

Urbestro. — Jes, li forveturis por unu tago pro tre grava afero.

Anna Andrejevna. — Al sia onklo, por peti lian benon.

Urbestro. — Peti lian benon; sed tuj morgaŭ ... (Li ternas; ĉiuj gratulas per brua ĥoro.) Mi tre dankas! Sed tuj morgaŭ li venos returne ... (Li ternas; bruo de gratuloj; el ĉiuj voĉoj oni aŭdas la plej klare ienajn:)

Voĉo de la kvartalestro. — Mi deziras sanon al via moŝto!

Voĉo de Bobĉinskij. — Centon da jaroj kaj sakon da oro!

Voĉo de Dobĉinskij. — Longigu Dio la vivon ĝis ekstermezuro!

Voĉo de Artemij Filippoviĉ. — Krevu kaj pereu!

Voĉo de la edzino de Korobkin. — La diablo vin prenu!

Urbestro. — Mi humile vin dankas! Ankaŭ al vi mi tion saman deziras.

Anna Andrejevna. — Ni intencas nun loĝi en Peterburgo. Ĉar tie ĉi, mi konfesas, estas tia aero ... jam tro vilaĝa! ... Mi konfesas, granda malagrablaĵo ... Jen ankaŭ mia edzo ... Li tie ricevos generalan rangon.

Urbestro. — Jes, mi konfesas, sinjoroj, diabloj prenu, mi tre volas esti generalo.

Luka Lukiĉ. — Kaj Dio al vi donos!

Rastakovskij. — Homo ne povas, sed Dio ĉion povas.

Ammos Fjodoroviĉ. — Granda ŝipo bezonas grandan akvon.

Artemij Filippoviĉ. — Kiel la meritoj, tiel la honoro.

Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. — Jen estos bele, se li efektive fariĝos generalo. Jen al li jam certe generaleco konvenus, kiel selo