Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ammos Fjodoroviĉ. — Sed diru, mi petas, Anton Antonoviĉ, kiamaniere ĉio ĉi tio komenciĝis, t.e., la tutan iom-post-ioman iron de la afero.

Urbestro. — La iro de la afero estis eksterordinara: plaĉis al li proprapersone fari la proponon.

Anna Andrejevna. — En tre respekta kaj plej aristokrata maniero. Ĉion li diris treege bone. Li diris: «Mi, Anna Andrejevna, sole pro estimo al la valoroj de via persono.» Kaj tia bela, edukita homo, kun la plej noblaj principoj! — «Mia vivo, kredu al mi, Anna Andrejevna, ne valoras por mi eĉ kopekon; mi faras nur tial, ĉar mi estimas viajn eksterordinarajn ecojn.»

Marja Antonovna. — Ha, panjo! Tion ĉi li diris ja al mi.

Anna Andrejevna. — Ĉesu, vi nenion scias, kaj ne miksu vin en aferon ne vian! «Mi, Anna Andrejevna, miras ...» Tiajn flatajn vortojn li ŝutis ... kaj kiam mi volis diri: «Ni neniel povas esperi tian honoron», — li subite ĵetis sin genue kaj en tia plej nobla maniero: «Anna Andrejevna! ne faru min plej malfeliĉa homo! konsentu respondi al miaj sentoj, alie mi finos mian vivon per morto.»

Marja Antonovna. — Sed, mia panjo, li ja pri mi tion ĉi diris.

Anna Andrejevna. — Jes, kompreneble ... ankaŭ pri vi li parolis, mi tion ĉi ne neas.

Urbestro. — Kaj li eĉ ektimigis min: li diris, ke li sin mortpafos. «Mi min pafos, min pafos!» — li diris.

Multaj el la gastoj. — Kion vi diras!

Ammos Fjodoroviĉ. — Kiel originale!

Luka Lukiĉ. — Jen efektive, tiel destinis la sorto.

Artemij Filippoviĉ. — Ne la sorto, mia sinjoro — la sorto mem ne regas: la meritoj tion ĉi alportis. (Al si mem.) Al tia porko ĉiam la feliĉo rampas en la buŝon!

Ammos Fjodoroviĉ. — Mi estas preta, Anton Antonoviĉ vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis.