Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed la aliaj, kie ili estas? Ĉu do vi estas nur sola? Mi ja ordonis, ke ankaŭ Proĥorov tie ĉi estu. Kie estas Proĥorov?

Policano. — Proĥorov estas en la policejo, sed al afero li ne povas esti uzata.

Urbestro. — Kial do?

Policano. — Jen tiel: en la mateno oni alveturigis lin morte ebrian. Jam du sitelojn da akvo oni elverŝis sur lin, sed ĝis nun li ne malebriiĝis.

Urbestro, kaptante sian kapon. — Ha, mia Dio, mia Dio! Iru rapide en la straton, aŭ ne — kuru antaŭe en la ĉambron, vi aŭdas? Kaj alportu el tie la spadon kaj la novan ĉapelon. Nu, Pjotr Ivanoviĉ, ni veturu!

Bobĉinskij. — Mi ankaŭ, mi ankaŭ ... Permesu ankaŭ al mi, Anton Antonoviĉ.

Urbestro. — Ne, ne Pjotr Ivanoviĉ, ne eble, ne eble! Estus nekonvene, kaj eĉ en la kaleŝo ni ne povos enlokiĝi.

Bobĉinskij. — Ne grave, ne grave, mi nur tiel ... piedete, piedete mi kuros post la kaleŝo. Por mi sufiĉos, se mi nur iom tra fendeto, tra la pordo iom enrigardos, kiaj estas ĉe li tiuj manieroj...

Urbestro, akceptante la spadon, al la policano. — Kuru tuj, prenu policanojn, kaj ĉiu el ili prenu ... Ha, kiel la spado elgratiĝis! La malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas malnovan spadon, li tamen ne sendis novan. Ho, malica kanajlaro! Mi pensas, la friponoj tie sub la basko pretigas jam petoskribojn ... Nu, ĉiu prenu en la manon unu straton ... diablo prenu, «unu straton» — unu balailon! kaj ili elbalau la tutan straton, kiu iras al la hotelo, kaj elbalai pure ... Vi aŭdas? Kaj rigardu: Vi! Vi! Mi vin konas! Vi tie amikiĝas kaj ŝtelas en la botojn arĝentajn kuleretojn, — rigardu, gardu vin bone! ... Kion vi faris kun la komercisto Ĉernjajev — ha? Li donis al vi por uniformo du arŝinojn da drapo, kaj vi forŝtelis la tutan pecon. Rigardu! Ne laŭrange vi prenas! Iru!