Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno V. La SAMAJ kaj KVARTALESTRO.

Urbestro. — Ha, Stepan Iljiĉ! Diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis! Kiu tiel faras?

Kvartalestro. — Mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego.

Urbestro. — Nu, aŭskultu do, Stepan Iljiĉ! Tiu oficisto el Peterburgo alveturis. Kiel vi tie disponis?

Kvartalestro. — Tiel, kiel vi ordonis. La superpolicanon Pugovicin mi sendis kun policaj soldatoj purigi la trotuaron.

Urbestro. — Kaj Derĵimorda, kie li estas?

Kvartalestro. — Derĵimorda elveturis kun fajrestinga tubo.

Urbestro. — Kaj Proĥorov estas ebria?

Kvartalestro. — Ebria.

Urbestro. — Kiel do vi tion ĉi permesis?

Kvartalestro. — Dio tion scias. Hieraŭ ekster la urbo estis interbatiĝo. — Li tien veturis, por fari ordon, kaj li revenis ebria.

Urbestro. — Nu, aŭdu do, vi faru jenon: la superpolicano Pugovicin ... Li estas de granda kresko, tial li staru, pro ordo, sur la ponto. Kaj oni disĵetu rapide la malnovan barilon, kiu estas apud la botisto, kaj oni starigu pajlan signostangon, ke ĝi signifu kvazaŭ ebenigadon. Ju pli da rompado, des pli ĝi signifas agemecon de la urbreganto. Ha, mia Dio! Mi tute forgesis, ke apud tiu barilo amasiĝis kvardek veturiloj da diversa malpuraĵo. Kia abomena urbo! Apenaŭ vi ie starigis iun monumenton aŭ simple barilon — tuj la diablo scias de kie oni alportas amasojn da diversa abomenaĵo! (Ekĝemas.) Kaj se la traveturanta oficisto demandos la servistaron, ĉu ili estas kontentaj, ili diru: «Ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto», kaj se iu estos nekontenta, mi donos al li poste tian nekontentecon ... Ho, ho, ho! mi pekis, mi multe pekis!