Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Prenas la ĉapelujon anstataŭ la ĉapelo.) Faru nur Dio, ke ĝi bone finiĝu pli rapide, tiam mi donos al la preĝejo tian kandelon, kian neniu ankoraŭ donis: ĉiun kanajlon komerciston mi imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso. Ho, mia Dio, mia Dio! Ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Anstataŭ la ĉapelo li volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon.)

Kvartalestro. — Anton Antonoviĉ, tio ĉi estas skatolo, ne ĉapelo.

Urbestro, forĵetante la skatolon. — Skatolo, nu ĝi estu skatolo. Diablo ĝin prenu! Kaj se oni demandos, kial ĉe la kadukulejo ne estas konstruita preĝejo, por kiu antaŭ kvin jaroj estis asignita sumo da mono, tiam oni ne forgesu diri, ke oni komencis ĝin konstrui, sed ĝi forbrulis. Pri tio ĉi mi ankaŭ raporton prezentis. Alie povas esti, ke iu, forgesinte sian devon, malsaĝe diros, ke oni ĝin eĉ ne komencis konstrui. Kaj oni diru al Derĵimorda, ke li ne tro donu liberecon al siaj pugnoj; li, pro ordo, al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj, — al kulpaj kaj senkulpaj. Ni veturu, ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Foriras kaj revenas.) Kaj ne ellasi la soldatojn en la straton sen vestoj: tiu ĉi abomena garnizonaĵo metas sur sin super la ĉemizo nur uniformon, kaj sube estas nenio. (Ĉiuj foriras.)

Sceno VI. ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA, enkuras sur la scenejon.

Anna Andrejevna. — Kie do, kie do ili estas? Ha, mia Dio! ... (Malfermante la pordon.) Edzo! Antoĉjo! Antono! (Parolas rapide.) Kaj ĉiam vi, ĉio pro vi. Ŝi komencis ja amasfosadi: «Mi pingleton ŝovos, mi tuketon metos.» (Alkuras al la fenestro kaj krias.) Antono, kien, kien? Nu, alveturis? Revizoro? Kun lipharoj? Kun kiaj lipharoj?