Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
AKTO DUA
Malgranda ĉambro en hotelo. Lito, tablo, valizo, malplena botelo, botoj, broso por vestoj, k.t.p.
Sceno I.
OSIP, sola.

Osip, kuŝas sur la lito de la sinjoro. — Diablo prenu, mi tiel volas manĝi, kaj en la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn. Nu, ni ne atingos la hejmon, tion mi vidas! Kion vi konsilos fari? Estas jam la dua monato de kiam ni elveturis el Peterburgo! Li tradandis en la vojo la monon, mia kara; nun li sidas kaj subtiris la voston kaj ne flamiĝas. Kaj estus sufiĉe, tute sufiĉe da mono por la vojaĝo; sed ne, vi vidas, oni devas en ĉiu urbo sin montri! (Imitante.) «He, Osip, iru serĉi ĉambron pli bonan, kaj tagmanĝon mendu la plej bonan: mi ne povas manĝi malbonan tagmanĝon, mi bezonas pli bonan tagmanĝon.» Nu, se li almenaŭ estus io valora, sed li ja estas simpla «registreto»! Faras konatecon kun traveturanto, poste tuj venas kartetoj. — Nu, jen li atingis! Ha, tedis tia vivo! Mi certigas vin, en la vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas, kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe: prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn. Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona. Se nur estus mono, la vivo tie estas delikata kaj politika: teatroj, hundoj por vi dancas, kaj ĉio, kion vi volas. Ĉiu parolas en artifika delikateco, preskaŭ tute kiel nobeloj; vi iras al la bazaro — la komercistoj al vi krias: «estimata»; vi bezonas transveturi per ŝipeto — vi sidiĝas apude de oficisto; vi volas kompanion — iru en