Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la butiketon: tie kavaliro rakontos al vi pri tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo signifas en la ĉielo; nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato. Maljunulino-oficiredzino entrafas, iafoje ĉambristino enmontriĝas tia... fu, fu, fu! (Ridetas kaj skuas la kapon.) Galanteria kondutado, diablo prenu! Neĝentilan vorton vi neniam aŭdas: neniu diras al vi «ci». Se tedis al vi iri — vi prenas veturilon, kaj vi sidas kiel sinjoro, kaj se vi ne volas pagi — bone: ĉiu domo havas trapasan pordegon, kaj vi tiel enflugas, ke nenia diablo vin trovos. Nur unu afero estas malbona: unu fojon vi manĝas en plej brilanta maniero, kaj alian fojon vi povas preskaŭ krevi de malsato, kiel ekzemple nun. Kaj en ĉio nur li estas kulpa. Kion vi faros kun li? La patreto alsendas monon, li anstataŭ ĝin teni iom pli forte — li, atendu, li komencas tuj diboĉi: veturas en kaleŝoj, ĉiun tagon aĉetas al si bileton por la teatro, kaj poste — apenaŭ pasis semajno, — jen li jam sendas al la bazaro de malnovaĵoj vendi novan frakon. Iafoje li tradiboĉas ĉion, ĝis la lasta ĉemizo, tiel ke sur li restas nur surtuteto kaj palteto... Vere, mi ĵuras al vi! Kaj la drapo estas tiel grava, angla! ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj; kaj pri la pantalonoj eĉ ne parolu — ili iras por nenio. Kaj kial? ĉar per afero li sin ne okupas. Anstataŭ iri al ofico, li — ho ve! li promenadas sur la bulvardoj, ludas kartojn. Ha, se tion ĉi ekscius la maljuna sinjoro! Li ne atentus, ke vi estas oficisto, sed, levinte la ĉemizeton, li tiel enŝutus al vi, ke vi kvar tagojn gratus la haŭton. Se vi volas servi, tiam servu. Jen nun la hotelisto diris: «Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa». Nu, kaj se ni ne pagos? (Kun ĝemo.) Ha, mia Dio, almenaŭ ian simplan brasikaĵon! Ŝajnas al mi, ke mi nun formanĝus la tutan mondon! Oni frapas; certe ĝi estas li. (Rapide desaltas de la lito.)