Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Urbestro, ektimante. — Pardonu, mi vere ne estas kulpa. En la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona. Alveturigas ĝin ĥolmogoraj komercistoj, homoj sobraj kaj de bona konduto. Mi jam ne scias, de kie li prenas tian. Kaj se io ne estas en ordo, tiam ... Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon.

Ĥlestakov. — Ne, mi ne volas! Mi scias, kion signifas «en alian loĝejon»: tio estas — en malliberejon. Sed kian rajton vi havas? Sed kiel vi kuraĝas? Jen mi ... Mi servas en Peterburgo ... (Faras al si kuraĝon.) Mi, mi, mi ...

Urbestro, al si mem. — Ho, sankta mia Dio, kia kolero! Li ĉion eksciis, ĉion rakontis la malbenitaj komercistoj!

Ĥlestakov, montrante sin kuraĝa. — Sed venu vi eĉ kun via tuta helpantaro — mi ne iros. Mi skribos rekte al la ministro! (Frapas per la pugno sur la tablon.) Kion vi pensas? Kion vi pensas?

Urbestro, streĉinte sin kaj tremante per la tuta korpo. — Indulgu min, ne pereigu! edzino, malgrandaj infanoj ... ne malfeliĉigu homon.

Ĥlestakov. — Ne, mi ne volas. Jen ankoraŭ! Kio ĝi min interesas? Pro tio, ke vi havas edzinon kaj infanojn, mi devas iri en malliberejon, jen bele! (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj timigite sin kaŝas.) Ne, mi humile vin dankas, mi ne volas.

Urbestro, tremante. — Pro nesperteco, per Dio, pro nesperteco. Nesufiĉeco de la havo ... Mem volu juĝi: la ofica salajro ne sufiĉas eĉ por teo kaj sukero. Kaj se estis iaj subaĉetoj, kredu, ke nur la plej bagatelaj: io por la tablo aŭ por vesta garnituro. Kaj koncerne la suboficiran vidvinon, kiu okupas sin per komercado, kaj pri kiu oni diras, ke mi ŝin vergis, tio ĉi estas kalumnio, per Dio, kalumnio. Tion ĉi elpensis miaj malamikoj; ili estas tiaj homoj, ke ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.

Ĥlestakov. — Sed kio? ili min tute ne interesas ... (meditante.) Mi tamen ne scias, por kio vi parolas pri malamikoj aŭ pri ia suboficira vidvino ... Suboficira edzino estas tute alia afero, sed min vi