Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne havas la rajton vergi, tre malproksime estas ĝis tio ... Jen ankoraŭ! Vidu, kia li estas! Mi pagos, mi pagos la monon, sed nun mi ne havas. Ĝuste tial mi tie ĉi sidas, ke mi eĉ kopekon ne havas.

Urbestro, al si mem. — Ho, rafinita peco! Jen, kien li ĵetis! Kian nebulon li ellasis! Orientiĝu, kiu volas! Oni ne scias eĉ de kia flanko aliri. Nu, sed mi jam provos, kiel ajn ĝi iros! Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. (Laŭte.) Se vi efektive havas mankon de mono aŭ de io alia, mi estas preta servi tuj. Mia devo estas helpi la traveturantojn.

Ĥlestakov. — Donu, donu al mi prunte! Mi tuj kvitiĝos kun la mastro de la restoracio. Mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn, aŭ povus esti, eĉ malpli.

Urbestro, donante al li paperetojn. — Ĝuste ducent rubloj, vi eĉ ne bezonas kalkuli.

Ĥlestakov, prenante la monon. — Mi humile vin dankas. Mi tuj sendos ĝin al vi el la vilaĝo... Mi ĉion faras subite ... Mi vidas, vi estas nobla homo. Nun estas alia afero.

Urbestro, al si mem. — Nu, dank' al Dio! la monon li prenis. Ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo. Kaj mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent.

Ĥlestakov. — He, Osip! (Osip eniras.) Voku ĉi tien la restoracian servanton. (Al la urbestro kaj Dobĉinskij.) Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu. (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu, mi humile vin petas.

Urbestro. — Ne malhelpas, ni ankaŭ tiel povas stari.

Ĥlestakov. — Estu afablaj, sidiĝu. Mi vidas nun perfekte la senkaŝecon de via karaklero kaj vian bonkorecon; kaj antaŭe, mi konfesas, mi jam pensis, ke vi venis por min... (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu! (La urbestro kaj Dobĉinskij sidiĝas. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas.)

Urbestro, al si mem. — Oni devas esti pli kuraĝa. Li volas, ke oni vidu en li inkogniton. Bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj: