Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. (Laŭte.) Ni, promenante pro oficaj aferoj jen kun Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij, ĉi tiea bienhavanto, eniris intence en la hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone zorgataj, ĉar mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi, krom la ofica devo, ankoraŭ pro kristana homamo volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto, — kaj jen, kvazaŭ rekompence, la okazo alportis al mi tian agrablan konatiĝon.

Ĥlestakov. Mi mem ankaŭ estas tre ĝoja. Sen vi mi konfesas, mi longe tie ĉi sidus: mi tute ne sciis, per kio pagi.

Urbestro, al si mem. — Jes, rakontu! ne sciis, per kio pagi! (Laŭte.) Ĉu mi povas kuraĝi demandi vin: kien kaj al kiaj lokoj vi havas la afablecon veturi?

Ĥlestakov. — Mi veturas en la Saratovan gubernion, en mian propran vilaĝon.

Urbestro, al si mem, kun vizaĝo ironia. — En la Saratovan gubernion! Ha! Kaj li eĉ ne ruĝiĝas! Ho, kun li oni devas esti singarda! (Laŭte.) Bonan aferon vi afable entreprenis. Jen ekzemple koncerne la vojon: oni diras, de unu flanko, ke ekzistas malagrablaĵoj pro neakurata ricevado de ĉevaloj, kaj tamen de la dua flanko oni havas ja amuzon por la saĝo. Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?

Ĥlestakov. — Ne, la patro min postulas. La maljunulo ekkoleris, ke mi ĝis nun nenion atingis per mia servado en Peterburgo. Li pensas, ke jen apenaŭ vi alveturis, oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon. Ne, mi sendus lin mem puŝiĝadi en la kancelario.

Urbestro, al si mem. — Mi petas rigardi, kiajn kuglojn li fandas! Eĉ la maljunan patron altrenis! (Laŭte.) Kaj por longa tempo vi afable veturas!

Ĥlestakov. — Vere, mi ne scias. Mia patro, la maljuna tedulo, estas ja obstina kaj malsaĝa, kiel trabo. Mi rekte diros al li: kiel