Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi volas, sed mi ne povas vivi sen Peterburgo. Kial do, efektive, mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj? Nun la bezonoj estas aliaj; mia animo avidas klerecon.

Urbestro, al si mem. — Bravege li ligis la fadenon! Mensogas, mensogas — kaj nenie ĝi ŝiriĝas! Kaj ja tia seneksteraĵa, malalta, ŝajnas, ke per la ungo oni povus lin dispremi. Tamen atendu! Vi elbabilos. Mi jam devigos vin rakonti pli multe! (Laŭte.) Tute juste vi afable diris: Kion oni povas fari en dezerta loko? Jen ekzemple ĉi tie: vi eĉ en la nokto ne dormas, vi klopodas pro la patrujo, ŝparas nenian laboron, kaj rekompenco — kiu scias, ĉu ĝi, iam venos. (Ĉirkaŭrigardas per la okulo la ĉambron.) Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?

Ĥlestakov. — Abomena ĉambro, kaj cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj.

Urbestro. — Nu, rigardu, tia klera gasto, kaj li suferas de kiu? de iaj sentaŭgaj cimoj, kiuj eĉ naskiĝi en la mondon ne devus! Ŝajnas al mi, ke estas eĉ mallume en tiu ĉi ĉambro?

Ĥlestakov. — Jes, tute mallume. La mastro faris al si la kutimon ne doni kandelojn. Iafoje oni volas ion fari, iom legi, aŭ venas la fantazio ion verki — mi ne povas: estas mallume, mallume.

Urbestro. — Ĉu mi devas kuraĝi vin peti ... sed ne, mi ne estas inda.

Ĥlestakov. — Kion do?

Urbestro. — Ne, ne! mi ne estas inda, ne inda!

Ĥlestakov. — Sed kion do?

Urbestro. — Mi kuraĝus ... Ĉe mi en la domo estas por vi bela ĉambro, luma, trankvila ... Sed ne, mi sentas mem, ĝi estus jam tro granda honoro ... Ne koleru — per Dio, nur pro simpleco de mia koro mi tion ĉi proponis.

Ĥlestakov. — Kontraŭe, mi konsentas, mi akceptas kun plezuro. Al mi estas multe pli agrable en privata domo, ol en tiu ĉi drinkejo.