Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĥlestakov. — Diru, mi petas, ĉu ne ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povus ekzemple iom ludi kartojn?

Urbestro, al si mem. — Ehe, mi scias, mia kara, kien vi celas! (Laŭte.) Dio nin gardu! Tie ĉi oni eĉ ne konas la nomon de tiaj societoj. Mi kartojn neniam prenis eĉ en la manojn; mi eĉ ne scias, kiel oni ludas tiujn kartojn. Mi neniam povis rigardi ilin trankvilanime, kaj se okazas al mi ekvidi ekzemple ian karoan reĝon aŭ ion similan, tiam atakas min tia abomeno, ke mi simple kraĉas. Unu fojon iel okazis, ke amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj, — poste la tutan nokton mi sonĝis pri ili, la malbenitaj. Ni lasu ilin! Kiel estas eble tiel karan tempon perdi por ili?

Luka Lukiĉ, al si mem. — Kaj de mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn.

Urbestro. — Ni preferas uzi tiun tempon por utilo de la regno.

Ĥlestakov. — Nu, ne, vi tamen senkaŭze ... Ĉio dependas de la flanko, de kiu oni rigardas la aferojn. Se vi ekzemple faras ĉeson tiam, kiam oni devas fleksi de tri anguloj ... nu, tiam, kompreneble ... Ne, ne diru; iafoje estas tre alloge iom ludi.

Sceno VI.
La SAMAJ, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro. — Mi kuraĝas prezenti mian familion: mia edzino kaj mia filino.

Ĥlestakov, salutante. — Kiel feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri, plezuron vidi vin.

Anna Andrejevna. — Al ni estas ankoraŭ pli agrable vidi tian personon.

Ĥlestakov, afekte. — Kion vi diras, sinjorino! Tute kontraŭe: al mi estas ankoraŭ pli agrable.

Anna Andrejevna. — Ho, ne! vi afable tion ĉi diras pro komplimento. Mi petas humile, volu sidiĝi.