Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam mi ankoraŭ ne vekiĝis: grafoj kaj princoj tie sin puŝas kaj zumas, kiel burdoj, oni nur aŭdas «ĵ ... ĵ ... ĵ ...» Iafoje vi tie trovos ankaŭ ministron ... (La urbestro kaj la ceteraj kun timo leviĝas de siaj seĝoj.) Al mi oni eĉ en leteroj skribas: ekscelenco. Unu fojon mi eĉ estis estro de departemento. Strange: la direktoro forveturis — kien li forveturis, oni ne scias. Nu, kompreneble, oni komencis priparoladi: kion kaj kiel fari, kiu devas okupi la lokon? Multaj el la generaloj havis deziron kaj provis, sed kiam ili aliris pli proksime, — ne: tro malfacile. Laŭ la unua rigardo ĝi ŝajnas eĉ facila, sed kiam oni komencas — ho, la diablo ĝin prenu! Poste ili vidis, ke ili nenion povas fari, — nu, oni devas sin turni al mi. Kaj tuj en la momento en la stratoj ekkuris kurieroj, kurieroj, kurieroj ... Vi povas prezenti al vi, sole da kurieroj tridek-kvin miloj! Kia situacio, mi demandas? «Ivan Aleksandroviĉ, iru administri la departementon?» Mi konfesas, mi iom konfuziĝis, mi eliris en mia nokta robo; mi volis rifuzi, sed mi ekpensis, pri tio ĉi ekscios la regnestro, nu, kaj ankaŭ por mia listo de servado ... «bone, mi diras, mi akceptas la oficon, mi akceptas, — mi diras, — mi konsentas, — mi diras, — mi akceptas, sed memoru, ke ĉe mi ĉio devas esti en plej severa maniero! ĉe mi atentu bone! ĉe mi ...» Kaj efektive: ĉiufoje, kiam mi trairadis tra la departemento — tute kiel tertremo — ĉio tremas, kiel aŭtuna folio. (La urbestro kaj aliaj tremas de timo; Ĥlestakov flamiĝas pli forte.) Ho, mi ŝerci ne amas! Mi al ili ĉiuj instruis disciplinon. Min timas eĉ la regna konsilantaro mem. Kaj kion efektive? Mi estas tia! Mi al neniu donas indulgon ... mi diras al ĉiuj ... Mi mem min konas, mem. Mi estas ĉie, ĉie. Ĉiun tagon mi veturas en la imperiestran palacon. Tuj morgaŭ oni donos al mi rangon de feldmarŝ... (Ekglitas kaj estas jam falonta sur la plankon, sed la oficistoj kun respekto lin subtenas.)

Urbestro, alirante kaj tremante per la tuta korpo, penas paroli. — Ha, eks ... eks ... eksce ...

Ĥlestakov, per rapida abrupta voĉo. — Kio estas?